Mitologia biblioteko

"Apolodoro" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Apolodoro (apartigilo).
Βιβλιοθήκη
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pseŭdo-Apolodoro
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro mitoverkado
vdr

La Mitologia biblioteko aŭ plisimple la Biblioteko (helene Βιβλιοθήκη, [BibliotEke], latine Bibliotheca [biblioteka]), estas la plej malnova kompilaĵo[1], datiĝas nun necerte inter la 1-a jarcento kaj la 3-a jarcento p.K., pri la tradiciaj grekaj mitoj kaj legendoj, ekde la origino de la universo ĝis poste la Milito de Trojo kiu okazis proksime en la 13-a jarcento a.K.. Oni ne scias kiu estas la aŭtoro kvankam longtempe, oni atribuis la verkon al Apolodoro el Ateno. Sed, nun, kutime, oni parolas prefere pri nedeterminita Pseŭdo-Apolodoro (aŭ nur Apolodoro) kio estas iam plifacile konfuzita eĉ kun la titolo de la verko mem.

La Biblioteko estis referenco por la klasikistoj aŭ klasikaj komentistoj ekde la epoko de ties kompono al la aktualo, kaj influis la literaturo kaj artoj ekde la Antikveco al modernaj aŭtoroj. La Biblioteko havigas abundan historion de la greka mitaro ĝis poste la troja milito kaj la reveno de grekaj ĉefoj, nome la historio de ĉiuj grandaj dinastioj de la heroa mitologio kaj la epizodoj rilataj de ĉefaj herooj kaj heroinoj, ekde Jazono kaj Perseo ĝis Heraklo kaj Helena de TrojoOdiseo.
La verko estas la plej plena katalago pri mitaĵoj kvankam ĝi elmetas nur la plej konitaj variaĵoj[2].

La bildo en la informkesto estas la unua paĝo el franca eldono de la Biblioteko laŭ la nomo de Apolodoro el Ateno, Parizo, 1805.

  1. E. Clavier, «Bibliothèque d'Apollodore l'Athénien», Paris, 1805 france
  2. France

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search